ZALAEGERSZEG EN ESPERANTO
Zalaegerszeg
 
Turismaj informoj
 
Zalaegerszeg rete
 
Vidindaĵoj

 

                                        Vidindaĵoj de Zalaegerszeg
                                Ekskursoj ĉirkaŭ la urbo

 

Akvapark (Akvoparadizo)Ĝi troviĝas ĉe la limo de Zalaegerszeg. La areo de la parko estas 7,5 hektaroj, la akvosupraĵo 6 000 m2, do ĝi estas unu el la plej grandaj en Mez-Eŭropo. En ĝi troveblas 12 basenoj: la 300 m longa malrapida rivero por romantikaj paroj, la klasika formo por plenkreskuloj, speciala por saltadi, 3 kirlobanoj (ĵakuzoj). Ĉi tie troveblas ankaŭ 18 toboganoj: 5 por infanoj kaj 13 por plenkreskuloj (longeco: 54-120 m). La Akvoparadizon povas ĉiutage 4 500 personoj viziti. https://aquacity.hu/

Apud la Akvoparadizo troveblas la urba varmakva banejo (termobanejo) http://zalaegerszegitermalfurdo.hu/ kaj en admirinda ĉirkaŭaĵo la strando de la lago Gbrthttps://zalaegerszegturizmus.hu/info/latnivalok/gebarti-tostrand/  

Tv-torony (Televida turo): Tuj apud la urbo sur la montetpinto de Bazita troviĝas la televida turo. Ĝi estis konstruita en 1975. La tuta alteco de la turo estas 95 m. En ĝi troviĝas kafejo (52 m), kaj ankaŭ belvedero (49 m). En bela vetero videblas ne nur la urbo, sed ankaŭ parto de la lago Balaton, kaj la orienta flanko de la montaro Alpoj. http://tvtorony.hu/

Falumzeum (vilaĝmuzeo/skanseno): En Zalaegerszeg estis fondita la unua hungarlanda subĉiela vilaĝmuzeo en1968, kiu helpe de originalaj konstruaĵoj prezentas la popolan vivostilon de la ĉirkaŭa regiono. La vizitanto povas trapromenadi vivantan vilaĝon, restita el la pasintaj jarcentoj. Kompletigas la kolonion transurala vilaĝeto pruduktita de tieaj majstroj. http://gocsejiskanzen.hu/

Magyar Olajipari Mzeum (Hungaria Petrolindustria Muzeo): Oni kompilis la muzeon najbare de la popola vilaĝmuzeo en 1969. En tiu ĉi subĉiela muzeo estas prezentataj industriaj iloj de la hungara karbonhidrogena minado kaj petrolindustrio. La areo de tiu ĉi muzeo estas 35 000 m2, kaj havas pli ol 1 500 teknikajn memoraĵojn de la hungara petrolindustrio. Tiu ĉi muzeo estas unika en Hungario, kaj ankaŭ en Eŭropo troviĝas nur kelkaj similaĵo. http://www.olajmuzeum.hu/

Mria Magdolna plbniatemplom (Preĝejo Maria Magdalena): En la urbocentro troviĝas la baroka preĝejo Maria Magdalena. Ĝi estis konstruita inter 1750-1760. Maria Magdalena estas la patrono de la urbo, kion spegulas la nuntempa urba blazono. Apud la preĝejo memortabulo kaj skulptaĵo memoras pri kardinalo Jzsef Mindszenty, kiu laboris en la preĝejo 25 jarojn kiel parokestro.

Gcseji Mzeum (Muzeo Gcseji): Ĝi havas konstantan ekspozicion pri la historio de Zalaegerszeg. Ĉi tie videblas verkoj de Kisfaludi Strbl Zsigmond. Li faris skulptaĵon ia. pri Elizabeta la dua; pri G.B. Shaw. http://gocsejimuzeum.hu/

Mindszentyneum - Memorcentro pri Jzsef Mindszenty, muzeo kaj pilgrimcentroJzsef Mindszenty estis kardinalo, ĉefepiskopo en Esztergom, dum 25 jaroj paroĥestro en Zalaegerszeg. https://mindszentyneum.hu/

Zsinagga ( Sinagogo): La eklektikstila Sinagogo estis konstruita en 1904, nuntempe donas lokon por reprezentivaj artaj ekspozicioj, altnivelaj koncertoj. En ĝi okazas geedziĝaj festoj, firmeaj kaj lernejaj renkontiĝoj. Laŭ plandesegnaĵo: 15,34 m x 30,01 m. La religia komunumo formiĝis ĉ. 1750. En 1927 nombris ĉ. 1 000 personojn. Nun la komunumo havas nur kelkajn anojn. 

Hevesi Sndor Sznhz (Teatro Hevesi Sndor): En 1983 kun la dramo de Imre Madch: La tragedio de l’ homo inaŭguris la teatro nomita pri Hevesi Sndor. La konstanta ensemblo donis famekonatajn personojn al la hungara teatra vivo. La granda salono havas lokon por 402 personoj. En la antaŭsalono ofte organizas altnivelajn ekspoziciojn.http://www.hevesisandorszinhaz.hu/

Fldnjr toronyra  (Surterigita turhorloĝo): Antaŭ la teatro troviĝas vera kuriozaĵo, la 200-jara turhorloĝo, kiu nuntempe troviĝas ne en la turo de la preĝejo Maria Magdalena, nek en muzeo, sed surtere en la urbo kaj ĝi surstrate montras la aktualan tempon. Ĝi pezas 600 kilogramojn. Ĉiuj partoj de la funkcianta turhorloĝo bone videblas en vitra kaĝego. Oni kontrolas la funkciadon de la aparataro ĉiun kvardekan tagon. https://www.youtube.com/watch?v=dyPUlvvZXZM

Dsz-tr (Parada placo): Ĝi troviĝas en la urbocentro, je la orienta flanko de la urbodomo. Ĉi tie troviĝas la tulipforma fontano, kiu simbolas Zalaegerszeg, kiel urbo de floroj. Antaŭ la urbodomo staras sur tubo modernstila ferfloro, kies horloĝa aparato ĉiuhore ludas muzikon de fama, historia popolkanto. http://e-city.hu/-/disz-ter

 Csipke hzak (Puntornamitaj domoj): Apud la Parada placo, en la urbocentro troviĝas la tn. Puntornamitaj domoj. La urbo ricevis la grandvaloran konstruartan memormedalon nomita pri Hild Jnos en la jaro 1975. Ĝin gajnis la urbo pro la altnivela elformigo de la urbocentro kun tn. Puntornamitaj domoj, kiuj atestas bonkvalitan eluzon de la betonsistema konstrutekniko. https://zalaegerszegturizmus.hu/info/latnivalok/csipkehazak/

Megyei Knyvtr (Departamenta Biblioteko): Apud la foirejo troviĝas la Departamenta Biblioteko nomita pri Ferenc Dek. Ĝi estis konstruita en 1967. Nuntempe en ĝi troviĝas ĉ. 250 000 libroj, mikrofilmoj, gramafonaj kaj kompaktaj diskoj, Interret-konektoj. En la biblioteko estas organizitaj interesaj ekspozicioj, prelegoj. Antaŭ la biblioteko staras la monumento pri Ferenc Dek. http://www.dfmvk.hu/

Azales vlgy (Valo de rododendroj): Ĉe Alserd, en admirinda valo kuŝas la kolektaĵo de floroj rododendro. Ĝia teritorio estas 1,5 hektaroj. En majo floras la tuta valo, 3 000 rododendroj de 5 specoj. https://www.zalaerdo.hu/hu/turizmus/termeszeti-kincseink/7/azaleas-volgy

Cscsi arbortum (Arboĝardeno): La arboĝardeno en urboparto Cscs troviĝas 3-4 km de la urbocentro. La areo de la parko estas 84 hektaroj. Ĝi prezentas la arbojn troviĝantaj en Hungario. https://www.zalaerdo.hu/hu/turizmus/termeszeti-kincseink/5/csacsbozsoki-arboretum

Alserdei Sport-s lmnypark (Sport- kaj Aventura Parko): bufedejo; senkosta parkejo, sport- kaj ludeblecoj, sportejoj. Pagendaj partoj: Aventura parko, skiejo (por lerni), virtuala ludejo. https://asep.hu/

Bbita jtsztr (infanludejo „Bbita”): Zalaegerszeg, Hegyalja u. 54. Senkosta infana paradizo. 3.500 m2, asekuraj ludiloj, benkoj, lokoj por bicikloj, rubejoj, trinkputo, senbarigita necesejo. https://zalaegerszegturizmus.hu/info/tudta-e/hazank-elso-integralt-jatszotere/

Aranyoslapi forrs (Fonto en Aranyoslap): https://zalaegerszegturizmus.hu/info/latnivalok/aranyoslapi-forras/

Vendoplaco (legom- kaj fruktobazaro) kaj vendohalo, Piac tr

Pulbazaroj: ĉiusabate (krom festotagoj), antaŭtagmeze: Hoch Jnos t 61; ĉiudimanĉe (krom festotagoj), antaŭtagmeze: Piac tr.

Zala ZONE Jrmipari Tesztplya (Test-areo por senŝoforaj (aŭtonomaj/memstiraj) aŭtoj): Sur 250 hektaroj troviĝas la test-areo por senŝoforaj kaj elektraj aŭtoj. Oni povas testi ĉiuspecajn aŭtojn. Ĝi estas unika en la tuta mondo.  https://zalazone.hu/  {Ĝi ne estas libere vizitebla!}

 

Ekskursoj ĉirkaŭ Zalaegerszeghttps://zalaegerszegturizmus.hu/info/kategoria/turazas/

 

16. 03. 2025.

 

 
Horaroj
 
Esperanto-hiperligoj
 
Hasznos
 
Bejelentkezs
Felhasznlnv:

Jelsz:
SgSg
Regisztrci
Elfelejtettem a jelszt
 

Elkészítem születési horoszkópod és ajándék 3 éves elõrejelzésed. Utána szóban minden kérdésedet megbeszéljük! Kattints    *****    Könyves oldal - egy jó könyv, elrepít bárhová - Könyves oldal    *****    20 éve jelent meg a Nintendo DS! Emlékezzünk meg ról, hisz olyan sok szép perccel ajándékozott meg minket a játékaival!    *****    Ha érdekelnek az animék,mangák,videojátékok, japán és holland nyelv és kultúra, akkor látogass el a személyes oldalamra.    *****    Dryvit, hõszigetelés! Vállaljuk családi házak, nyaralók és egyéb épületek homlokzati szigetelését! 0630/583-3168 Hívjon!    *****    Könyves oldal - Ágica Könyvtára - ahol megnézheted milyen könyveim vannak, miket olvasok, mik a terveim...    *****    Megtörtént Bûnügyekkel foglalkozó oldal - magyar és külföldi esetek.    *****    Why do all the monsters come out at night? - Rose Harbor, a város, ahol nem a természetfeletti a legfõbb titok - FRPG    *****    A boroszkányok gyorsan megtanulják... Minden mágia megköveteli a maga árát. De vajon mekkora lehet ez az ár? - FRPG    *****    Alkosd meg a saját karaktered, és irányítsd a sorsát! Vajon képes lenne túlélni egy ilyen titkokkal teli helyen? - FRPG    *****    Mindig tudnod kell, melyik kikötõ felé tartasz. - ROSE HARBOR, a mi városunk - FRPG    *****    Akad mindannyijukban valami közös, valami ide vezette õket, a delaware-i aprócska kikötõvárosba... - FRPG    *****    boroszkány, vérfarkas, alakváltó, démon és angyal... szavak, amik mind jelentenek valamit - csatlakozz közénk - FRPG    *****    Why do all the monsters come out at night? - Rose Harbor, a város, ahol nem a természetfeletti a legfõbb titok - FRPG    *****    why do all monsters come out at night - FRPG - Csatlakozz közénk! - Írj, és éld át a kalandokat!    *****    CRIMECASESNIGHT - Igazi Bûntényekkel foglalkozó oldal    *****    Figyelem, figyelem! A második vágányra karácsonyi mese érkezett! Mesés karácsonyt kíván mindenkinek: a Mesetáros    *****    10 éves a Haikyuu!! Ennek alkalmából részletes elemzést olvashatsz az anime elsõ évadáról az Anime Odyssey blogban!    *****    Ismerd meg az F-Zero sorozatot, a Nintendo legdinamikusabb versenyjáték-szériáját! Folyamatosan bõvülõ tartalom.    *****    Advent a Mesetárban! Téli és karácsonyi mesék és színezõk várnak! Nézzetek be hozzánk!