Zalaegerszeg
La unua skriba dokumento de la urbo Zalaegerszeg estas ĉarto datita en la jaro 1247. Kiel kamparurbeton oni mencias ĝin unuafoje en la jaro 1446 nomite „Egerscug”. Ĝia limfortikaĵo iĝis grava, ĉefe de kiam la turkoj okupis la limfortikaĵon de la urbo Kanizsa. Pli kaj pli ofte oni aranĝis tie ĉi departamentajn kunvenojn, rezulte de tio konstruiĝis la Departamenta Domo komence de la 18-a jarcento. Post la jarcentmezo estis konstruita — laŭ ordono de Mria Terzia – loĝdomego por oficiroj. La urbo estis organizita oficiale en la jaro 1885, kiu estis ekzemplodona por la evoluo. Baldaŭ oni inaŭguris la hotelon „Arany Brny” (Ora Ŝafido), kaj la nunan konstruaĵon de la liceo Zrnyi Mikls. Ekfunkciis ŝparkasejo, komenciĝis konstruo de la fervojlinio inter Csktornya (Ĉakovec, Kroatio) kaj Zalaegerszeg.
Oni malkovris la unuan naftoterenon de la lando en la departamento Zala, sekve prosperis la industriado de la regiono. Post la dua mondmilito efektiviĝis la rafinado de la kruda nafto, kaj komencis produkti ekde 1960-aj jaroj la vestfabriko kaj aliaj uzinoj, fabrikoj. Kiel centro de la departemento la urbo evoluis dinamike. Intertempe la nombro de la loĝantaro plialtiĝis de 13 000 al 70 000 personoj.
La estinta oficista urbo fariĝis industria urbo. Dum la lastaj 50 jaroj konstruiĝis loĝkvartaloj de la urbo en la baseno de la rivero Zala, ĉirkaŭata de la montetoj. Samtempe la loĝloko mem tute transformiĝis, intertempe kreskis estetika urbo en harmonio kun la pejzaĝo. La urbo estis honorigita per la memorpmedalo „ Jzsef Hild” en la jaro 1975 pro la unikaj rezultoj atingitaj en la urboevoluigado.
La urbo havas altlernejojn, teatron (kun propra ensemlo), modernan sporthalon, sporthalon por glitkurantojn. En la urbo estas konstruita la unua subĉiela vilaĝmuzeo de la lando kaj la unika nafto-industria muzeo. La televida turo, la akvaparadizo estas ŝatataj cellokoj de la turistoj.
|